KRISTANA MISIO EN ESPERANTO

Ligoj

Untitled Document


Libroj

Untitled Document





Bildoj

Untitled Document

 

 

KRISTANA MISIO EN ESPERANTO

Biografio de Tim O. Wüster

Timoteo Oliver Wüster. Mi naskiĝis en la jaro 1979 en Klaŭdiforumo en Karintio, la suda provinco de Aŭstrio. Miaj gepatroj estas anoj de slovena popolo, vivanta depost la 6-a jarcento p.Kr. en Karintio. Ili instruis al mi la slovenan kaj la germanan lingvon kaj min edukis laŭ la tradicio de la katolika eklezio. Elementan lernejon mi vizitis en St. Jakob im Rosental/ Št. Jakob v Rožu, abiturekzamenon mi post ok jaroj faris en la gimnazio por Slovenoj en Klaŭdiforumo (Klagenfurt/Celovec). Mi ekstudis en la universitato de Vieno komunik- kaj teatrosciencon.

En la jaro 2003 mi revenis en Karintion kaj komencis studi ĉe la Pedagogia akademio en Klaŭdiforumo por fariĝi instruisto en elementa lernejo. Samtempe mi finis studadon en la universitato de Vieno per magistra laboraĵo pri la germana kulturfilozofo kaj teologia pensulo Theodor Haecker, kaj du jarojn poste ankaŭ la studadon en la Pedagogia akademio, kie mi pretigis diplomlaboraĵon pri homaranismo kaj la Lingvo Internacia. Ambaŭ diplomlaboraĵoj helpis al mi akrigi prireligiajn konceptojn kaj tiel prepari mensan bazon por povi akcepti la Biblian veron, kiam la Sinjoro min vokis. Esperanton mi same lernis kiel studento. Post studado mi faris civilan servon anstataŭ militdeĵora servo ĉe la organizaĵo „Kinderfreunde“ (amikoj de infanoj) en Klaŭdiforumo. Nun mi estas instruisto en la elementa lernejo en St. Leonhard bei Siebenbrünn/ Šentlenart pri sedmih studencih en suda Karintio proksime de la triangula limo inter Aŭstrio, Slovenio kaj Italio.

 

Mi verkas literaturajn, feljtonajn kaj prikredajn tekstojn en kristana spirito. Mi ĝis nun publikigis kelkajn originajn kaj tradukitajn librojn en la slovena lingvo, kelkajn en la germana mi preparas por publikigo. Samtiel mi publicas artikolojn en la esperanta gazetaro, kiel „La Gazeto“ kaj „Literatura foiro“. En la slovena mi kun du esperantistaj aŭtoroj, Mark Fettes kaj Vinko Ošlak, publikigis libron pri la Lingvo internacia subtitole „Mednarodni jezik, realna ali nerealna utopia?“ (La Lingvo internacia, ĉu reala aŭ nereala utopio?). Mi ofte reagas per artikoloj kaj legantleteroj al kristanaj dilemoj en germanaj kaj slovenaj gazetoj en Aŭstrio kaj Slovenio.
En la jaro 2005 mi helpe de kristanaj libroj kaj aŭskultado de biblia eksegezo en la kristana komunumo „Brüderverein” koniĝis kun mia Savanto Jesuo Kristo kaj naskiĝis denove. En tiu tempo mi komencis vivi laŭ la signifo de mia nomo: Timoteo en la greka signifas personon, kiu timas Dion. Nun mi partoprenas en kristanaj komunumoj en Klaŭdiforumo kaj tradukas kaj skribas librojn en la spirito de la Biblio. La moto por mia vivo kaj pensmaniero estas la versiklo el la evangelio laŭ Johano, en kiu Jesuo diris: „Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi“ (Joh 14,6).

 








 
 
Hejmen | Kiu Ni Estas | Niaj Fontoj | Ligoj | Predikoj | Demandoj & Respondoj | Bulteno | Sitemap | Redaktoroj
Izdelava spletnih strani | Produktite kaj formite de: Fresh Marketing, Sinej Hlastan s.p.